Sunday, December 7, 2014

Unu jaron post 'Haiyan' - Filipinojn forte batas supertajfuno 'Hagupit'




Tajfuno 'Hagupit' (loke: 'Ruby') plene formita en sia nordokcidenta vojo al Filipinoj.
NOTO: MI DAŬRE ĜISDATIGOS ĈI TIUN AFIŜON LAŬ NOVAĴOJ KAJ STATISTIKOJ, POR PLIDETALIGI ĈION.

Raportas mi el la urbo Valenzuela, en la filipina ĉefa regiono, al kiu proksimiĝas la tajfunego "Hagupit" (loke: "Ruby") kun ventfortoj je 140 kilometroj/horo (kph). 

Ĝi jam alteriĝis lasnokte sur la insulo Samar kaj trafis ĉiujn ĉirkaŭajn provincojn, specife Leyte, kies ĉefurbon Tacloban plej terure trafis la tajfunego "Haiyan" novembre pasintjare. La tajfuno surteras nur sur la provinco Masbate kaj moviĝas nordokcidenten, minacante la insulojn Romblon kaj Mindoro ekde ĉi-vespere kaj fine, ekde morgaŭ, Manilon kaj la ĉirkaŭajn provincojn.

Multaj lokoj jam malhavis elektron kaj komunikliniojn, kaj kelkaj urboj fariĝis praktike izolitaj ĝis nun. Aliflanke, oni ordonos forigi rubaĵojn el gravaj vojoj kaj flughavenoj por ke helpo pli rapide atingu la trafitajn lokojn.


Estas inundoj en multaj provincoj, kvankam la ĉefa problemo estis la forta vento kiu multon danĝere forblovis. Ankaŭ minacas la marondoj kaŭzitaj de tiuj ventoj, ĉar la ondakvoj akumuliĝas kaj kaŭzas inundojn enlande. Tio kaŭzis la plejmulton de la mortoj pasintjare.

Feliĉe, lokaj registaroj kiuj jam lernis pro la pasintjara tajfunego frue ordonis siajn urbanojn evakui siajn domojn kaj resti ĉe rifuĝejoj. Tial, ĝis nun nur 2 mortojn oni registris, kvankam ne temas pri rektaj efikoj.

La publikaj ŝtormalarmoj kiuj aŭtomate suspendas klasojn en specifaj lokoj ankoraŭ altas, kaj jam multaj registaroj suspendis klasojn por morgaŭ kaj marde (8-9 dec.).
La internacia nomo "Hagupit" signifas "vipo/vipi" en la tagaloga, kaj ĝi estis la kontribuo de PH al la multlingva listo de internaciaj tajfunnomoj. Ĝi estas atendata eliri la Areon de Respondeco de Filipinoj merkrede, la 10-an de decembro.

Mi daŭre raportados pri la okazaĵoj ĉi-rilataj kiel la afero progresas. 

Albert Stalin Garrido
Aganta Ĝenerala Sekretario,
Filipina Esperanto-Junularo (FEJ)


//Estante delonge entuziasmulo pri severaj veterfenomenoj en Filipinoj mi plentempe observadas la tajfunon hejme per miaj tekkomputilo kaj poŝtelefono ekde pasintsemajne kaj aktive partoprenas informkampanjon, diskonigante esencajn informojn al Manila publiko, specife al junuloj, kiuj ne sin okupas pri la tajfuno. Fine, mi tre ŝatas iun junulino, kiu studas la saman fakon kiel mi (geodezia inĝenierio). Koincide, ŝi devenas de la urbo plej trafita de la tajfuno 'Haiyan', Tacloban (kiel mi menciis en la blogo), kaj estis tie dum la tajfuno. Ŝi havis teruran sperton, kvankam ŝi ja travivis ĝin. Ŝi ne malsukcesas doni al ni ridetojn kaj do inspiregas min.

No comments:

Post a Comment