Sunday, December 7, 2014

Unu jaron post 'Haiyan' - Filipinojn forte batas supertajfuno 'Hagupit'




Tajfuno 'Hagupit' (loke: 'Ruby') plene formita en sia nordokcidenta vojo al Filipinoj.
NOTO: MI DAŬRE ĜISDATIGOS ĈI TIUN AFIŜON LAŬ NOVAĴOJ KAJ STATISTIKOJ, POR PLIDETALIGI ĈION.

Raportas mi el la urbo Valenzuela, en la filipina ĉefa regiono, al kiu proksimiĝas la tajfunego "Hagupit" (loke: "Ruby") kun ventfortoj je 140 kilometroj/horo (kph). 

Ĝi jam alteriĝis lasnokte sur la insulo Samar kaj trafis ĉiujn ĉirkaŭajn provincojn, specife Leyte, kies ĉefurbon Tacloban plej terure trafis la tajfunego "Haiyan" novembre pasintjare. La tajfuno surteras nur sur la provinco Masbate kaj moviĝas nordokcidenten, minacante la insulojn Romblon kaj Mindoro ekde ĉi-vespere kaj fine, ekde morgaŭ, Manilon kaj la ĉirkaŭajn provincojn.

Multaj lokoj jam malhavis elektron kaj komunikliniojn, kaj kelkaj urboj fariĝis praktike izolitaj ĝis nun. Aliflanke, oni ordonos forigi rubaĵojn el gravaj vojoj kaj flughavenoj por ke helpo pli rapide atingu la trafitajn lokojn.


Estas inundoj en multaj provincoj, kvankam la ĉefa problemo estis la forta vento kiu multon danĝere forblovis. Ankaŭ minacas la marondoj kaŭzitaj de tiuj ventoj, ĉar la ondakvoj akumuliĝas kaj kaŭzas inundojn enlande. Tio kaŭzis la plejmulton de la mortoj pasintjare.

Feliĉe, lokaj registaroj kiuj jam lernis pro la pasintjara tajfunego frue ordonis siajn urbanojn evakui siajn domojn kaj resti ĉe rifuĝejoj. Tial, ĝis nun nur 2 mortojn oni registris, kvankam ne temas pri rektaj efikoj.

La publikaj ŝtormalarmoj kiuj aŭtomate suspendas klasojn en specifaj lokoj ankoraŭ altas, kaj jam multaj registaroj suspendis klasojn por morgaŭ kaj marde (8-9 dec.).
La internacia nomo "Hagupit" signifas "vipo/vipi" en la tagaloga, kaj ĝi estis la kontribuo de PH al la multlingva listo de internaciaj tajfunnomoj. Ĝi estas atendata eliri la Areon de Respondeco de Filipinoj merkrede, la 10-an de decembro.

Mi daŭre raportados pri la okazaĵoj ĉi-rilataj kiel la afero progresas. 

Albert Stalin Garrido
Aganta Ĝenerala Sekretario,
Filipina Esperanto-Junularo (FEJ)


//Estante delonge entuziasmulo pri severaj veterfenomenoj en Filipinoj mi plentempe observadas la tajfunon hejme per miaj tekkomputilo kaj poŝtelefono ekde pasintsemajne kaj aktive partoprenas informkampanjon, diskonigante esencajn informojn al Manila publiko, specife al junuloj, kiuj ne sin okupas pri la tajfuno. Fine, mi tre ŝatas iun junulino, kiu studas la saman fakon kiel mi (geodezia inĝenierio). Koincide, ŝi devenas de la urbo plej trafita de la tajfuno 'Haiyan', Tacloban (kiel mi menciis en la blogo), kaj estis tie dum la tajfuno. Ŝi havis teruran sperton, kvankam ŝi ja travivis ĝin. Ŝi ne malsukcesas doni al ni ridetojn kaj do inspiregas min.

Saturday, November 9, 2013

Supertajfuno 'Yolanda' - plej forta tajfuno en 2013 trafas Filipinojn

Foto de NOAA, Usono

Valenzŭelo, FILIPINOJ – Nomante ĝin 'unu el la plej fortaj ŝtormoj historie', la tuta respubliko jam multe preparadis por la alveno de la Supertajfuno ‘Haiyan’ (loka nomo: Yolanda) kiu trafas la mezajn regionojn de Filipinoj hodiaŭ.

‘Haiyan’, kun loka nomo laŭ PAGASA 'Yolanda', frue matene hodiaŭ unuafoje atingis la insularon ĉe la urbeto Guiuan, provinco Samar (600 km for de Manilo) je 4:40 PHT, kun ventoj je maksimume 315 kph (196 mph) fortaj (kategorio 5 laŭ la Saffir-Simpon skalo). Je 39 kph rapida la tajfuno rapide moviĝis sur la maron kaj denove sur la landon, atigante la urbeton Tolosa, Leyte je proksimume 07:00 PHT. 

Haiyan proksimiĝante al la insularo; Filipinoj estas videbla maldekstre. Tiam la tajfuno jam atingis la statuson Kategorio 5 laŭ Saffir-Simpson-skalo, havante ventojn je 250kph fortaj.

La Filipina agentejo pri astronomio, geofiziko kaj vetero (filipine: Pangasiwaan ng Palingkurang Atmosperiko, Heopisikal at Astronomiko ng Pilipinas, PAGASA) jam plialtigis la avertojn ĉe multaj provincoj. Hieraŭ klasoj en multaj urboj jam estis suspenditaj kadre de la avertoj publikigitaj de PAG-ASA. 

Lokaj fakuloj diras, ke Haiyan 'saltadis' sur insulojn, priskribante ĝian moviĝon tra la horoj. Haiyan alteriĝis ĉe la jenaj lokoj:

04:40 PHT - Guiuan, Samar
07:00 PHT - Tolosa, Leyte
09:40 PHT - Daanbantayan, Cebu
10:40 PHT - Bantayan Island, Cebu
12:00 PHT - Concepcion, Ilo-ilo

Tuj antaŭ posttagmezo Haiyan iom malfortiĝis al 215 kph (94 mph) trapasante Cebu. Posttagmeze ĝi pli malfortiĝis, portante ventojn je nur 185 kph (115 mph).


La Tajfuno direktiĝas okcidenten, trafonte la insulon de Busuanga kaj elironte la areon de Filipinoj. Ĝi tuŝis la teron kvinfoje, irante sur la maron kaj poste denove sur la landon. | Foto de PAGASA

Tuj antaŭ vespero Haiyan forlasis la insulon Panay kaj denove atingis la maron, irante nord-okcidenten kaj proksimiĝante al San Jose, Occidental Mindoro. Tiam Haiyan faris sian plej proksiman pozicion de Manilo, kaŭzante pluvojn kiuj daŭris 2-3 horojn.

Dek du internaciaj flughavenoj jam ĉesigis sian servon ĝis kiam la vetero denove fariĝos pli bona. Pli ol 28,000 familioj jam evakuis siajn hejmojn tamen kunportante posedaĵojn al rifuĝejoj destinitaj de la lokaj registaroj. Almenaŭ 3 personoj mortis pro la tajfuno. Elektrolinioj estis rompitaj en multaj provincoj kaj komunikado ne eblis. Aliflanke, kelkaj provincoj intence ĉesigis la provizadon de elektro por sekurecaj kialoj.

Du el la trafitaj provincoj estas Cebu, rekte trafita, kaj Bohol, kiuj estis trafitaj ankaŭ de la M-7.2 tertremo la lastan 15-an de Oktobro. Multaj konstruaĵoj, specife historiaj preĝejoj, falis kaj iĝis ne plu ripareblaj.

Haiyan estiĝis sur la Pacifiko ĉe Mikronezio la lastan 3-an de novembro. Du tagojn poste, Haiyan eniris la Filipinan Areon de Respondeco, tial PAGASA donis al ĝi la nomon 'Yolanda' kaj komencis observadi ĝin. Haiyan trafis Palaŭon kaj Yap-insulojn. Internaciaj agentejoj nomis ĝin Supertajfuno, akirante ankaŭ la statuson de Kategorio n-ro 5 laŭ Saffir-Simpson-skalo, dum ĝi proksimiĝis al la insularo. 


La Filipinan Areon de Respondeco pri Tajfunoj (en: Philippine Area of Responsiblity, PAR). Kiam ŝtormo eniras la bluan markon, PAGASA komencis observadi ĝiajn eblajn progresojn kaj moviĝon. PAR konsistas el FIlipinoj, Palaŭo, nordaj partoj de Malajzio, kaj ankaŭ la tuta Tajvano. | Foto de Vikipedio

Haiyan estas atendata eliri la Filipinan Areon morgaŭ tagmeze, tamen rehavonte forton kaj poste trafonte la mezajn regionojn de Vjetnamio.

'Supertajfuno', nivelo pli alta ol 'Tajfuno', estas nomo donata al tajfunoj kies ventofortoj jam atingis pli ol 240 kph (150 mph).

Multaj agentejoj en la tuta mondo diras, ke Haiyan estas la plej forta tajfuno en 2013, kaj eble ankaŭ la plej forta ŝtormo en la historio de observitaj ŝtormoj.

Thursday, September 12, 2013

Mia Eta Decido


Ia hezito alvenis al mia menso.

May kung anong pang-aalangan ang dumating sa aking isipan.


Ĉu mi restu fari tiun manieron ke mi metu tekstojn dulingve en unu afiŝo? Ke ĉiufoje estu Filipina traduko tuj sekvante la Esperantan tekston? Aŭ ne?
Dapat ba akong manatili sa ganoong gawi na inilalagay ko ang teksto sa dalawang wika sa iisang paskil? Na kailangan laging mayroong saling-wika sa Filipino na kaagad na sinusundon ang teksto sa Esperanto? O hindi?


En mi ekestis la ideo ke mi faru apartan blogon kien mi povos meti la Filipinajn tradukojn havante la saman enhavon kiel la Esperanta, tamen kompreneble en alia lingvo. Tio ĉi ŝajnas esti bona ideo.
Sumulpot ang ideya na dapat akong gumawa ng hiwalay na blog kung saan pwede kong ilagay ang mga saling-wika sa Filipino na naglalaman ng parehong bagay tulad ng sa Esperanto, ngunit malamang ay sa ibang wika.

Ja veras ke necesos pli da tempo kaj klopodo por tion plenumi.
Totoo nang kakailanganin ng mas maraming oras at pagod upang isakatuparan 'yon.

Mi ankoraŭ provas decidi pri tio. 
Sinusububok ko pang gumawa ng desisyon ukol roon.

Kion vi pensas?
Ano sa tingin mo?

Wednesday, September 11, 2013

2013-001. Blogprezento

Saluton!
Mabuhay!

Jen mia blogo, kiu prezentos min al vi kaj rakontos pri mia ĉiutaga vivo kiel junulo de tiu ĉi lando, Filipinoj. 
Heto ang aking blog, na magpapakilala sa akin at maghahayag ukol sa aking pang-araw-araw na buhay bilang isang binata sa bansang ito, Pilipinas.


Pere de tiu ĉi blogo eblas rigardi al la aktuala stato de la Esperanto-movado ĉe la Respubliko de Filipinoj, kiu iam preskaŭ mortis post kiam la Esperanto-Asocio por Filipinoj (EAPF), fondita en 2005, disiĝis. Nun, gejunuloj kuniĝas formi la ligon, farante ĉion por la dezirata tutlanda pliboniĝo. 
Sa pamamagitan ng blog na ito ay maaaring tingnan ang pangkasalukuyang kalagayan ng pagkilos ng Esperanto sa Republika ng Pilipinas, na minsan nang halos namatay nang ang Samahang Esperantista ng Pilipinas (EAPF), itinatag noong 2005, ay nabuwag. Ngayon, ang mga kabataan sa parehong kasarian ay nagsama-sama upang buuin ang samahan, habang ginagawa ang lahat para sa inaasam na kaunlarang pambansa.


Miaj afiŝoj prezentiĝas dulingve: unue per la pli granda Esperanta teksto, sekvate de la malpli granda Tagaloga traduko, rekte sube. Tiamaniere mi promocias mian skribadon en Esperanto sen kompromiti mian uzadon de Tagaloga, kaj ankaŭ efikas por povigi la ne-Esperantistajn legantojn de Filipinoj legi kaj kompreni ĝin facile eksciante kion mi volas diri.
Ang aking mga paskil ay ipinakikita sa dalawang wika: una ay sa mas malaking teksto sa Esperanto, na sinusundan ng mas maliit na saling-wika sa Tagalog. Sa pamamaraang ito ay ipinagbubuti ko ang aking pagsusulat sa Esperanto nang hindi nailalagay sa alanganin ang aking paggamit ng Tagalog, at epektibo na rin upang hayaan ang mga hindi Esperantistang mambabasa mula sa Pilipinas na basahin at maintindihan ang teksto nang madali, nang napagtatanto ang nais kong ipahayag.

La blogo, kiun mi lanĉas, servos kiel eta ilo por montri al ĉiuj kion ni jam faris kaj kion ni ankoraŭ faros.
Ang blog na aking inilulunsad ay nawang maglingkod bilang isang maliit na kaparaanan upang ipakita sa lahat kung ano na ang aming nagawa at kung ano pa ang aming gagawin.

Mi petas al vi ĉiamaniere helpi al mi, la junulo, kiu nur volas pliboniĝon kaj ŝanĝiĝon.
Nakikiusap ako sa inyo na sa kahit anong paraan ay makatulong sa akin, ang binata, na nagnanais lamang ng pag-unlad at pagbabago.


Ĉiuj bonvenas.
Ang lahat ay inaaanyayaan.


Skolte via,
Sumasainyo bilang isang iskawt,

Albert Garrido